Ĉeĥa literaturo
Aspekto
Ĉeĥa literaturo estas unu el la naciaj literaturoj.
Kriterio de ties limigo povas esti trispeca:
- Literaturo verkita de anoj de ĉeĥa etno, do ne nur ĉeĥe, sed ankaŭ latine kaj germane, ekzemple Kroniko de ĉeĥoj de Kosmas aŭ fruaj versoj de Karel Hynek Mácha.
- Literaturo verkita sur teritorio de ĉeĥa ŝtato, do ankaŭ de aliaj etnoj, ekzemple Zámek de Franz Kafka.
- Literaturo verkita ĉeĥe, do ankaŭ de anoj de aliaj etnoj aŭ de ĉeĥoj en eksterlando, ekzemple Chrám a tvrz de Pavel Eisner aŭ Příběh inženýra lidských duší de Josef Škvorecký.
En la praktiko kutime ĉiuj tri limigoj estas uzataj samtempe.